Membrokunveno de la federacio Bretonio sabaton 11 aprilo 2026 kaj Verda Triskelo 56
Jen la plej nova numero de La Verda Triskelo, kiu inkluzivas la inviton al la membrokunveno de la federacio :
Sabaton, la 11-a de aprilo 2026, de la 10:00 ĝis la 12:30 en la Maison des associations, 5 Rue Colette Besson, Saint-Brieuc.
Tagordo :
9:30 Akcepto de la personoj surloke
10:00 komenco de la membro-kunveno
aprobo de la agado-raporto kaj de la financa raporto legeblaj ĉi sekve
Renovigo de la komitato : vi estas bonvenaj !
Subvencioj por helpi al partopreno en Esperantaj eventoj, por helpi bezonantajn membrojn.
Subvencio al Espéranto-Rennes por kovri la tro altajn kostojn de ĝia sidejo rilate al la nombro de membroj. La sidejo, kiu estas ankaŭ la oficiala sidejo de la FEB, enhavas konsiderindan bibliotekon, kio necesigas ĝian konservadon.
Estontaj projektoj : turneo de preleg-voĵaĝantoj, ktp.
Viaj proponoj de aldonoj estas bonvenaj.
La Membrokunveno estos sekvita de komuna manĝo kaj estos okazo por babili posttagmeze pri estonteco de nia federacio.
La financa raporto kaj la agadraporto estas legeblaj ĉi sekve.
Ĝis baldaŭ en Saint-Brieuc !
