Membrokunveno la 6an de majo 2022 vespere

La membrokunveno de la federacio Esperanto-Bretonio okazos en Greziljono vendredon la 6an de majo 2022 vespere, de la 20a kaj duono ĝis la 22a. La kunveno okazos samtempe per telefono/interreto.

Ni elektis tiun lokon kaj daton ĉar estos dum staĝo de Interkant’ en kiu partoprenos sufiĉe multaj Bretonoj. Kaj ni elektis la vesperon por ke pliaj partoprenantoj povu ĉeesti facile pere de Interreto.

La staĝo de Interkant’ okazos de merkredon la 4an vespere ĝis lundon la 9an tagmeze. Okazos ankaŭ aliaj aktivaĵoj, vidu pliajn informojn en la ttt-ejo de Greziljono : http://gresillon.org/spip.php?page=...

Plie sabaton la 7an okazos la membrokunveno de la kulturdomo de Esperanto... kaj la sekvan tagon dimanĉon la 8an okazos festo por la 70 jariĝo de la kulturdomo !

Ni donos pliajn informojn pri la membrokunveno de la federacio baldaŭ per retmesaĝo en tiu listo kaj en la ttt-ejo de la federacio.