La Esperantaj Someraj Tagoj de Pluezek

La 16-17-18-ajn de aŭgusto, Armor Esperanto kaj Pluezek Esperanto invitas vin retrovi la esperantan pluezekan etoson post pli ol unu jaro sen fizika esperanta aranĝo

Jen la ĉiutaga programo de la 14a ĝis la 19a en la renovigita festsalono :
- retinterŝanĝoj kun esperantistoj de la tuta mondo kun Fransoazo
- ekskursoj kun Jeanne kaj Maryvonne
- ekspozicioj, tabloludoj kun Noël, eksteraj ludoj
- muzikaj intermezoj kaj trinkejo
- libroservo

Legu la detalajn informojn sur la tabulo en la halo.

La du koncertoj de JoMo :
- mardon la 17an je la 20a 30
- merkredon la 18an je la 15a.

Jarkunveno de la FEB : merkredon la 18an je la 10a

Se vi bezonas informojn aŭ helpon Noël 07 83 10 83 68 - Laurent : 06 89 86 12 97

Pliaj informoj legeblos en http://plouezec.armor-esperanto.fr/