Membrokunveno de la FEB la 3a de majo 2020 kaj VT 48

Vi estas invititaj partopreni en la membrokunveno de la FEB kiu okazos Dimanĉon la 3a de majo en Interreto de la 10a ĝis la 16a, kun paŭzo de 12a ĝis 14a

La kunveno okazos pere de la senpaga programo Zoom elŝutebla en http://zoom.us

Antaŭvidu ĉeesti iom antaŭe por provi la konekton (malfermo de la salono je 9a30

(okazos prov-sesio vendredon la 1a de majo, posttagmeze je la 17a kaj vespere je la 20a30)

- Eblas partopreni aŭdvide per interreto per komputilo aŭ inteligenta telefono.

- Eblas ankaŭ partopreni nur voĉe per simpla telefono.

Detaloj por konektiĝi je la horoj de la kunveno aŭ de provsesioj

Iru al la adreso disdonita kun ID de kunveno.

aŭ telefone por partopreni voĉe, post telefonalvoko senpage al iu el la sekvaj numeroj :
- 01 7037 2246
- 01 7037 9729
- 01 7095 0103
- 01 7095 0350

post alvoko indiku la ID de la kunveno, kaj premu du foje ##. Kaj jen !
- Por ŝalti/malŝalti vian mikrofonon, premu sur "*6"
- Por atentigi ke vi deziras paroli, premu sur "*9" tio afiŝos indikon videblan de la organizanto.

Atentu ke la organizanto de la kunveno povas malŝalti ĉiujn mikrofonojn por doni eblecon paroli nur al iu. Tio povas utili por faciligi komprenon kaze de ĝenaj bruoj ĉe iuj. Post malŝalto vi mem povas reŝalti vian mikrofonon.

10a00 Akcepto

10a –12a

- Vortoj de la prezidanto, aprobo de la agadraporto, de la financa raporto por 2019, voĉdono por renovigo de triono de la komitato.

- Propono de aĉeto de socia parto de Kulturdomo de Esperanto/Greziljono por ke la FEB fariĝu membro.

- Prezento de la komuna kotizsistemo UFE/FEB/lokaj kluboj

- Estontaj turneoj kaj aliaj projektoj

12h-14h

Paŭzo por manĝi... la salono povas daŭre esti malferma por babilado... proponoj de distraĵoj.

14h- 16h

- La kluboj parolu (tiuj kiuj deziras po 5 minutoj)
- Homaĝo al Gaby : prezento de ŝia libro
- la interretaj iloj por virtualaj kunvenoj

Vi legu la tagordon, la agadraporton kaj la financan raporton en la ĵus aperinta Verda triskelo VT48 :

PDF - 5.9 Mo
Verda Triskelo 48
VT aprilo / avril 2020

Vi legu ĉi sekve la proponon de aliĝo de la FEB al la Kulturdomo de Esperanto.

PDF - 97.5 ko
FEB-Grésillon
Proposition d’adhésion de la FEB à la MCE/Grésillon.

Prezento, mendokupono kaj fotoj pri la libro de Gaby :

PDF - 28.1 ko
Présentation du livre de Gaby
PDF - 27.4 ko
Prezento de la libro de Gaby
PDF - 29.5 ko
Bon de commande/Mendo kupono
PDF - 462 ko
Photos du livre
Fotoj de la libro