Jara membrokunveno la 25an de marto 2018

La jarkunveno de la Bretona Federacio okazos

Dimanĉon, la 25an de marto 2018 je la 9a30 en Loudéac, salono Malivel

(Mapo laŭ GoogleMichelin)

Ligitaj troveblas :

rajtigilo (se vi ne povos ĉeesti), fine de ĉi letero. agad-raporto 2017 (federacio kaj lokaj asocioj) kaj financa raporto 2017.

Atentu : Bonvolu legi la raportojn kaj sendi viajn rimarkojn kaj demandojn sufiĉe frue antaŭ la jarkunveno, al Manjo (manjo.clopeau(a)gmail.com) por esti efikaj kaj rapidaj por la administraj taskoj dum la kunveno.

Tagordo 9:00 Akcepto

9:30 – 10:30 Jarkunveno

- bonvenigo de la prezidanto
- aproboj de la raportoj
- voĉdonado por la novaj feb-komitatanoj (legu sube)

10:30 – 12:30 Kiel prezenti Esperanton al ne-esperantistoj

- interveno de Laurent, Isabelle (site internet), Muriel...
- se vi havas ideojn pri tiu temo, proponu intervenon

12:30 komuna manĝo (ne forgesu vian piknikon)

13:30 libera tempo (kafo, siesto, libro-servo, renkontiĝoj, babiladoj)

14:30 – 15:00 kantado de la koruso Interkant’.

15:15 teatraĵo de Esperanto-Vannes : ‘’Amo ĉe la pordo’’.

16h30 fino.

Voĉdonado por novaj komitatanoj Nuntempe komitatanoj estas : Béatrice Allée (Armor-Plélan-le-Petit), Isabelle Smith (Pluvigner), Damien Allard (Pluvigner), Marielle Giraud (Pontivy), Amapola Triguéro (Armor-StBrieuc), Jannick Huet-Schumann (Rennes, kasisto, redaktas la VTon), Maryvonne Pennec (Plouézec), Denis-Serge Clopeau (Vannes, vic-kasisto), Claude Bensimon (hennebont-Lorient, reprezentas la Feb-on ĉe UFE), Laurent Peuch (Armor-St-Brieuc), Manjo Clopeau (Vannes, sekretario), Xavier Godivier (Rennes, prezidanto), Jérome Caré (Armor-St-Brieuc, vic-sekretario).

Laŭ la statutoj, en 2018 estas reelekteblaj : Jérôme Caré kaj Xavier Godivier.

Novaj kandidatoj bonvenas !

Demandoj aŭ informoj ĉe manjo.clopeau(a)gmail.com

Pouvoir

Je soussigné ....................................................................… donne pouvoir à .................................................................. pour me représenter à l’Assemblée générale de la fédération Espéranto- Bretagne du 25 mars 2018 à Loudéac. Date : .......................... Signature :

NB : Chaque personne présente à l’AG peut présenter au maximum 3 pouvoirs.

Pouvoir à envoyer à Manjo Clopeau

par courriel : manjo.clopeau(a)gmail.com

ou par la poste : 12 rue de la Drisse, 56450 Theix

Jen PDF versioj de :

- tiu invitilo

PDF - 31.8 ko

- la agadraporto

PDF - 68.7 ko

- la financa raporto

PDF - 74 ko