La politika krizo en Hispanio

Jen artikolo kiun petis Jannick al junulino kiu civilservis en Orléans E-klubo kaj partoprenis la kursaron PRINTEMPAS 2017 en Gresillon. Ŝi nun studas en Barcelono.

La politika krizo en Hispanio

La hispana politika situacio ne estas tre bona en ĉi tiu tempo. La streĉiĝo estas ĉe ĝia alteco pro la deziro de sendepedendeco de Katalunio, kiu organizis referendumon la 1-an de oktobro, por decidi pri la estontecon de ĉi tiu aŭtonoma komunumo. Ĉu la loĝantoj deziras esti sendependaj ? La demando al la balotantoj estis : "Ĉu vi volas ke Katalunio esti sendependa ŝtato en formo de respubliko ?" Ĉi tiu decido pri sendependeco ne nur influus Katalunion, sed tuta Hispanio. politiko, ekonomio, sed ĉefe la socio estus ŝanĝitaj. Bona aŭ malbona afero ? La "jes" triumfas je 90% kun tantiemo de 42,4% de la populacio. Ĉu tio reprezentas la tutan populacion ? Post ĉi tiuj rezultoj, la prezidanto de Katalunio, Puigdemont, anoncas la sendependecon la 10-an de oktobro, sed indikas "malakcepti" ĝin, esperante dialogon kun la hispana registaro. Sed la hispana registaro ne pensas same. Rajoy, la prezidanto de Hispanio, volas reakiri la kontrolon de la regiono. Por tio, la hispana registaro volas submeti Katalunion fare de la ŝtato. Barcelono denove brulas kaj koleras. La kataluna parlamento kunsidos ĵaŭdon 26an de oktobro. Streĉiĝo, streĉiĝo... Océane Kowalski