Sabato 13a junio 2015 - Inaŭguro de Aleo Dr Zamenhof en Vannes

Vannes jam honorigis Esperanton per la nomo de ĝia inicinto sur kolono de la Palaco de la Artoj. Kaj nun aleo ankaŭ havos tiun nomon !

SABATON 13a JUNIO je la 11a horo

Ni atendas vin multaj por festi tiun novan ZEO-n ! (Zamenhofa Esperanta Objekto)

(Vi povas konsulti la mapon, per PDF-formato)

TAGA PROGRAMO

* 10:15 ripetado de la kantoj surloke kun Maja (tekstoj per PDF formato pdf).

* 11:00 Inaŭguro kun ĉeesto de David Robo, urbestro de Vannes Xavier Godivier, prezidanto de la Federacio Esperanto-Bretonio Sonia Risso, urugvaja esperantistino kiu tiam preleg-turneas en Bretonio. Kantoj en Esperanto kondukita de Maja Cornuejols.

* 12:00 aperitivo ofertita de la urbodomo

* 13:00 pikniko sur la duoninsulo de Conleau (alportita de vi mem. Esperanto-Vannes ofertos la desertojn, teon, kafon)

* Posttagmeze, promenadoj laŭ la Golfo kaj/aŭ internacia turniro de Mölkky. Kaze de maltaŭga vetero, retiriĝo je la 13a al la klubejo de Esperanto-Vannes kaj tablo-ludoj en Esperanto.

Notinde : Sonia Risso prelegos la antaŭan vesperon, vendredon 12a junio je la 20a horo, en salono "Les Alizés" en Vannes. Se vi deziros profiti la du eventojn vi povas peti gastigon al la lokaj esperantistoj (kontaktu nian sekretariinon Marité - marietheresebirault(ĉe)orange.fr) aŭ konstultu la liston en la PDF-dosiero. Prelego : "Urugvajo, malgranda lando, tre dinamika ekonomien kulture, kaj socie."