Kompato por la kolombo

Libro de poemoj far Yves Brusq, eldonita de la Bretona Esperanto Asocio en februaro 2008. La poemoj estis origine verkitaj en la bretona. En 2007, Yves Brusq, kiu estas ankaŭ esperantisto, tradukis ilin al Esperanto.

"Milito ĉesis Postvivanta soldato meditas Li sentas emon … li eĉ devas alkrii pacomesaĝon al la Homo".

Yves Brusq esprimas la sian simple sed emociplene.

"Ni zorge vartu la pacon, kiun ni nun ĝuas en Eŭropo kaj ni estu dankemaj al tiuj, kiuj starigis ĝin. Bedaŭrinde en multaj landoj ankoraŭ nun homoj interbatalas, sed la alvoko al paco estas tutmonda."

La libro entenas 64 paĝojn, kaj koloran koverton. Ĝi kostas 5 eŭrojn plus la sendokoston, aŭ 40 eŭrojn por 10 ekzempleroj (plus sendokoston)